La t. n. «Descendo de la strato Galiana», temas pri populara festivalo kiu okazas la sabaton
de karnavalo en urbo Avileso. La evento, de homamasa karaktero, fariĝis karakterizaĵo de la
avilesa karnavalo, tre specifa kaj diferenciga inter ĉiuj karnavaloj de la nordo de Hispanio.
La festo konsistas en malsupreniradon de diversaj artefaktoj kiuj similas boatojn aŭ ŝipojn,
kiuj glitas laŭ la deklivoj de strato Galiana, kaj trairas parton de la arta historia centro de la
urbo, tra trotuaro inundita per ŝaŭmo kaj akvo, kvazaŭ navigante tra “ŝaŭman riveron”, dum
multnombraj spektantoj kiuj rigardas la spektaklon, akvumas la partoprenantojn per siteloj
plenaj je akvo kaj ŝaŭmo. La malsupreniro komenciĝas ĉe strato Galiana kaj trairas straton
San Francisco-n, Placon de Hispanio, Straton de la Ĉambro, Straton José Cueto kaj finiĝas
ĉe la parko Las Meanas (vidu mapón).
Deklarita kiel Turisma Interesa Festivalo, ĝi fariĝis jam klasikaĵo de la programo de festoj
de la urbo. Al la festo aliras granda kvanto da spektantoj el Oviedo, Ĥiĥono kaj aliaj najba-
raj urboj, do tiutage Avileson plenigas ega homamaso. La feston organizas la Departemento
de Festoj de Avileso kaj la Reĝo de l´ Goxu kaj la Fabo de la karnavalo
(1)
.
Estas tiuj, kiuj venas por ĝui la spektaklon, vidi la pitoreskajn spritajn artefaktojn kaj bani la
partoprenantojn. Iuj ankaŭ akvumas ekde siaj balkonoj, sur la altaĵoj, dum la plej junaj, mer-
gas sin en la maro da ŝaŭmo vestitaj per pluvmanteloj aŭ koloraj tunikoj.
Kutime la Organizacio situas ŝaŭmajn kaj akvopompejojn en strategiaj lokoj de la itinero
por faciligi la glitadon de la artefaktoj kaj tiel kontribui al la plibeligo de la festo. Iuj taksoj
kalkulas ke entute 40.000 litroj estas disĵetataj.
La partoprenantoj en la descendo, krom ĝui la feston kaj sporti, konkurencas por gajni iujn
el la premiojn establitajn de la Organizo, kiun kompetenta ĵurio voĉdonos laŭ la originaleco,
peno kaj dispozicio de la artefaktoj prezentitaj al la konkurso. Je la fino de la evento, la unua
klasifikita ricevas sumon de 2.200 eŭroj kaj la dua 1.520 eŭroj. Aliaj kategorioj distribuas la
ceteron el la totala kvanto.
En la ĉirkaŭaĵoj de la itinero, estas instalita porsekureca taĉmento konstituita de kvalifikita
personaro asignita al la urbestraro kaj dungita help-personaro, same kiel medicina ambulan-
co kaj la Ruĝa Kruco, por kuraci eblajn vundojn aŭ batojn. Sono-equipaĵo ankaŭ haveblas
por priraporti eblajn okazaĵojn aŭ modifojn survoje.
La prisekurecaj servoj estis plifortigitaj jam de antaŭ kelkaj jaroj, trudante serion de limigoj
al partopreno en la festo. La celo estis prioritatigi kvaliton, super kvanto, kaj eviti la troajn
kaosajn situaciojn, kiuj povas ekesti.
La Organizo starigas regularojn por pli bona, efika kaj sekureca disvolviĝo de la parado.
• Estas strikte malpermesita, antaŭ, dum kaj post la itinero, ĵeti ajnan tipon de substancoj
kaj objektoj, kiuj povas kaŭzi damaĝon al homoj aŭ aĵoj.
• Partoprenantoj devas indiki la mezurojn kaj materialojn per kiuj la artefaktoj estas far-
itaj, same kiel desegnon aŭ skizon de ĉiu el ili.